Paøo VII

 

Nun restas al ni respondi ankoraý unu lastan demandon, nome: En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia; sed æar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektiviøos kredeble ankoraý ne baldaý, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke øis tiu tempo aperos multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso? Aý eble la kongreso mem aranøos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?

Je tio æi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova arta lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Æar la kreado de plena, en æiuj rilatoj taýga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj þajnas tia facila kaj þerca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Øi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, æar þajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos "bam", seøo estos "bim" k.t.p., k.t.p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, taýga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aý kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, þajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, - oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, - vi frapados en la daýro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion... þajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, æiuj kun ridego diskuras, kaj eæ li mem, aýdante la ricevatajn de li sovaøajn sonojn, baldaý komencos komprenadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj, - kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiøis antaý fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol æiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaý la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, þajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino øis la dua: "kio artifika tie æi estas? æiu infano ja povas tion æi fari; oni bezonas nur eniri, iri æiam rekte antaýen, - kaj post kelke da horoj aý post kelke da tagoj vi trovas vin en la kontraýa fino de la arbaro". Sed apenaý li eniris iom en la profunda¼on de la arbaro, li baldaý tiel perdas la vojon, ke li aý tute ne povas elrampi el la arbaro, aý post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankaý kun arta lingvo: entrepreni la kreadon de lingvo, doni al øi jam antaýe nomon, trumpeti pri øi al la leganta mondo - æio tio æi estas tre facila, - sed feliæe fini tiun æi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaý ili iom enprofundiøis en øin, ili aý ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aý ili puþiøas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontraýparolantaj postuloj, ke ili perdas æian paciencon, ¼etas la laboron kaj jam ne montras sin antaý la publiko.

Ke la kreado de taýga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj þajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto: oni scias, ke øis la apero de Volapük kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaý post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj æi provoj kaj iliaj aýtoroj vi trovos en æia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj æi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaý de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankaý tre grandajn kapitalojn; - kaj tamen el tiu æi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviøon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaý tiuj æi du aperis nur okaze, dank'al tio, ke unu el la aýtoroj ne sciis pri la laborado de la dua. La aýtoro de la lingvo Esperanto, kiu dediæis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu æi ideo kunkreskiøis kaj estis preta æion oferi al øi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian kio ankoraý neniam ekzistis, kaj ke la malfacila¼oj, kiujn li renkontadis en la daýro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapük estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraý finita, li (la aýtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgraý ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antaý Volapük.

El æio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke troviøu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus sufiæe da energio, por alkonduki øin al feliæa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto: malgraý ke la aýtoroj havis antaý si jam tute pretan modelon, laý kiu ili povis labori, ne sole nenia el tiuj æi provoj eliris el la regiono de projektoj, sed eæ jam el tiuj æi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj aýtoroj havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin øis fino, tiuj æi laboroj prezentiøus ne pli bone, sed kontraýe, multe malpli bone ol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigas æiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riæeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k.t.p.), æiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio æi kontraývole æiujn aliajn flankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruza¼on: sciante, ke la publiko taksos æiun projekton konforme al tio, kiel al øi rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive taýga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke øi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskaý tute sen ia þanøo el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun æi frazon multe pli facile ol en Esperanto, - kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili iam finos øin) estos pli bona ol Esperanto. Sed æiu prudenta homo tuj konvinkiøas, ke tio æi estas nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie æi estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, riæeco, precizeco k.t.p.), kaj ke se simila lingvo eæ povus esti iam finita, øi en la fino absolute nenion donus! Æar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke øi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de instruitaj lingvistoj, ni ja por tio æi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj þanøoj, - kaj la instruitaj lingvistoj øin ankoraý pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda þanøado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la aýtoro de la lingvo Esperanto, sed øuste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun æi principon: sed dum Esperanto prudente kontentiøas tiun æi principon laý mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke øi ne kontraýagadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan atenton nur sur tiun æi principon, kaj æion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, æar kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj eæ ne havas deziron æar ili eæ mem ne esperas doni ion pretan kaj taýgan, sed ili volas nur fari efekton.

El æio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas eæ la plej malgranda kaýzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuþus Esperanton, - tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la daýro de multaj jaroj estas jam elprovita en æiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas æion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estimataj aýskultantoj, tio æi estas ne sufiæa: vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan certecon pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Feliæe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun æi plenan certecon.

Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en øia gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapük la demando de lingvo internacia estus solvita por æiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapük aperi jam ne povus; æar malgraý diversaj eraroj la gramatiko de Volapük estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapük nur per kelkaj bagateloj, kaj æiu komprenas, ke pro bagateloj neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio aý kongreso farus en la volapüka gramatiko tiujn negrandajn þanøojn, kiuj montriøus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapük, kaj æia konkurado estus por æiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaý el vortaro, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapük solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron øi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn æiu nova aýtoro havus la rajton elpensi al si laý sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapük eæ la plej fervoraj volapükistoj nature timis, ke morgaý aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapük kaj inter la ambaý lingvoj komenciøos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto: oni scias - kaj tion æi eæ por unu minuto nenia esploranto neas, - ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaý la demandon de la vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed la tutan problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la aýtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol... eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgraý la jam ekzistanta, bonega en æiuj rilatoj, æiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dediæi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron øis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montriøus efektive pli bona ol Esperanto, - ni rigardu do, kian vidon havus tiu æi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en ka plej preciza maniero æiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, - tiam kion la nova aýtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataý 16 reguloj 15 kaj anstataý 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Æu ne vere? Sed æu deziros iu pro tio æi krei novan lingvon kaj æu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj æiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros: "se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun æi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu æi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio æi estas ne por tio, ke - kiel opinias multaj pli novaj projektistoj - la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu æi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, æar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kaýzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en æiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al æiuj konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaý æiuj aliaj vortoj de la vortaro, æar alie la lingvo estus sovaøa, sur æiu paþo estus kunpuþiøo de elementoj, malkompreniøoj, kaj la konstanta regula riæiøado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraý diversaj aliaj kaýzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj æi kaýzoj, kiel tro specialaj, ni tie æi detale ne parolos. Estos sufiæe, se ni nur diros, ke æiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun æi leøon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj æar la lingvo Esperanto øuste per tiu æi leøo sin gvidis kaj æar æe tiu æi leøo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni aýtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aý alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, - sed da tiaj vortoj ekzistas tre malmulte. Tion æi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en æiu el ili almenaý 60% da vortoj, kiuj havas tute saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio æi aldonos, ke ankaý la restaj 40% da vortoj diferencas de esperanta formo pleje nur tial, ke la aýtoroj de tiuj projektoj aý ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aý simple þanøis la vortojn tute sen ia bezono, - vi facile venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataý la formo esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la esperanta gramatiko oni preskaý nenio povas þanøi kaj en la vortaro oni povas þanøi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se øi iam estus kreita kaj se øi efektive montriøus kiel lingvo taýga en æiuj rilatoj? Tio æi estus ne nova lingvo, sed nur iom þanøita Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukiøas nur al tio, æu Esperanto estos akceptita senþanøe en øia nuna formo, aý en øi estos faritaj iam iaj þanøoj! Sed tiu æi demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraý tio, se apartaj personoj volas þanøi Esperanton laý sia bontrovo; sed se iam aýtoritata kongreso aý akademio decidos fari en la lingvo tiajn aý aliajn þanøojn, la esperantistoj akceptos tion æi kun plezuro kaj nenion perdos de tio æi: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonas nur oferi unu aý kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj þanøoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.

La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraýe: kiam efektiviøos aýtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke øia decido havos forton por la mondo, la esperantistoj mem proponos al øi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en øi æiujn utilajn plibonigojn, se eæ por tio oni devus þanøi la lingvon øis plena nerekonebleco; sed æar ekzistas nenia eblo antaývidi, æu tiu æi laboro entute sukcesos al la komitato, æu øi ne daýros senfinan serion da jaroj, æu øi en konsenteco estos alkondukita al feliæa fino kaj æu la finita laboro en la praktiko montriøos tute taýga, sekve kompreneble estus tre malsaøe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se øi pro la problema estonta¼o rifuzus la faktan kaj en æiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nuna¼on; sekve se eæ la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, øi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en øia nuna formo kaj paralele kun tio æi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu æi lingvo aý je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriøus, ke la laborado de la komitato estas feliæe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriøis tute taýga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataý øi eniras en la vivon la formo nova. Æiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eæ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraý ellaborota lingvo, en æia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.

Sekve resumante æion, kion ni diris de la komenco øis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj:

La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;

La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;

La enkonduko de lingvo internacia pli aý malpli frue nepre kaj sendube efektiviøos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraý tio æi;

Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;

Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; øi aý estos lasita por æiam en øia nuna formo, aý en øi estos poste faritaj iaj þanøoj.

 

 

Revisado: 22 de Março de 2000.
Eduardo Andrade Coelho
Copyright © 1998, Grupo Esperantista de Viçosa.