Paøo V

 

Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis ke lingvo internacia pli aý malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando: kiam kaj kiamaniere øi venos? Povas esti, ke tio æi venos nur post centoj aý eble eæ post miloj da jaroj? Æu por tio æi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj de æiuj landoj? Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj æi demandoj, ni devas antaýe analizi alian demandon, nome: "æu oni povas antaývidi, kia lingvo estos internacia?" Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas antaývidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas pro tio æi pli-malpli egalajn þancojn, tiam oni devas atendi øis la registaroj de æiuj (almenaý la plej gravaj) regnoj decidos aranøi por tiu æi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidiøas por æia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraý tre kaj tre multe da jaroj, antaý ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiæe maturiøinta kaj inda je ilia enmiksiøo, kaj poste pasos kredeble ankoraý vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaý ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj tie æi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksiøo de la registaroj ili ne povas. Øis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraý tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montriøus, ke oni povas antaýe antaývidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam æia societo, æia aparta persono povus laý sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu æi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu æi lingvo kreskadus kun æiu horo, øia literaturo rapide riæiøadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi øin por la reciproka kompreniøado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu æi lingvo tiom fortikiøus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiøinta. Æu ni povas antaývidi, kia lingvo estos internacia? Feliæe ni povas respondi tiun æi demandon tute pozitive: "jes, ni povas antaývidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion æi antaývidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo".

Por konvinki pri tio æi niajn aýskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektiviøis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke æia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eæ volus øin elekti, kaj ke se ili kontraý æiu atendo kaj spite, æiuj argumentoj de la sama prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraý tio æi protestus la vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero.

Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturiøis kaj ke ili alpaþas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antaýstarus la sekvanta:

aý elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj,
aý elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean),
aý elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj,
aý difini komitaton kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankoraý ne ekzistanta.

Por ke niaj aýskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaýe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la aýskultantoj pli aý malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj aýskultantoj prezentas kredeble absolutan "terra incognita".

Kiamaniere æe la homoj naskiøis la ideo de lingvo arta, kiel tiu æi ideo disvolviøadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj øis la plej perfekta tipo de plena kaj riæa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu æi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu æi ideo en la daýro de la lastaj du centjaroj, - pri æio tio æi ni ne parolos, æar por elaýskulti æion tion æi ne havus sufiæe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, æe kio ni kompreneble havos antaý la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antaýajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo.

Krom plena neýtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingiøas per la sekvantaj ecoj:

1) Øi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke øi estas almenaý kvindek fojon pli facila, ol æia lingvo natura. Kiu ne konatiøis kun lingvo arta, ne povas eæ kredi, øis kia grado atingas øia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraøos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon: "La facileco de øia ellernado estas tia, ke, ricevinte esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu æi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu æi lingvo. En æia okazo, la oferoj, kiujn alportos æiu homo de nia Eýropa mondo, dediæinte kelkan tempon al la ellernado de tiu æi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se æiuj, almenaý la eýropanoj kaj amerikanoj, aligos al si tiun æi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun æi provon". Komprenu, sinjoroj, kion tio æi signifas: "post ne pli ol du horoj da sinokupado"! Kaj en tiu æi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto æiuj tiuj senantaýjuøaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataý filozofadi pri øi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiøi kun øi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaý la lastaj ellernas øin treege kaj mireginde facile, æar por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antaýaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili øis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, - kaj ili ellernis tiun æi lingvon en la daýro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura æe tiuj samaj personoj devus okupi almenaý 4 aý 5 jarojn.

Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu 1/4urnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron esperantan kaj vespere en tiu sama tago li povis jam sufiæe bone paroli kun la svedoj.

De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Æiu lingvo natura konstruiøis blinde, per la vojo de amasiøado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo: tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas øin uzi tiel, - tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas øin uzi alie. Jam antaýe tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laý severe difinitaj kaj logikaj leøoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiøis okaze kaj senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie æi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la aýtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale æiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, æar tio æi postulus tutan vastan traktaton, - ni prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn. Tiel ekzemple preskaý en æiuj lingvoj æiu substantivo ial apartenas al tia aý alia sekso, ekzemple en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neýtralan; æu ekzistas en tio æi ia eæ plej malgranda senco aý celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de æiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas ekzerciøadi, ekzerciøadi kaj denove ekzerciøadi, antaý ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuziøados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstataý "la fin" aý "das Strick" anstataý "der Strick"! En lingvo arta tiu æi sekso de la substantivoj estas tute el1/4etita, æar montriøis, ke øi ne havas en la lingvo eæ la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por æiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en æiu el ili ankoraý tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por æiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en æiu el tiuj æi tempoj kaj modoj ankoraý apartajn formojn por æiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio æi estas ankoraý nur komenco: al tio æi aliøas multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, æiu kun aparta serio da formoj, kaj æion tion æi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto þanøiøas laý la regulaj deklinacioj aý konjugacioj kaj kia laý la malregulaj kaj laý kia nome de tiuj æi regulaj aý malregulaj tabeloj la donita vorto þanøiøas. La ekposedo de æio tio æi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan senæesan ekzerciøadon. Dume lingvo arta anstataý tiu æi tuta ¶aoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us, u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la daýro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego demandas: "Kiel tio æi estas ebla?" Jen, tre simple: Esperanto diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, æar ili plene anstataýiøas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole sufiæas unu tabelo por æiuj verboj, sed eæ por tiu æi tabelo tute sufiæas, se øi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finiøojn, nome por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondiæa kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank'al tiu æi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? Tute neniel: konatiøu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke øia konjugacio esprimas æiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, æar la arta lingvo for1/4etis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en øi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bezonas apartan serion da finiøoj por æiu persono kaj nombro, kaj al tio æi en æiu tempo kaj en æiu modo apartan novan serion da tiuj æi finiøoj, se æiuj tiuj æi finiøoj estas ja tute superfluaj, æar la pronomo, kiu staras antaý la verbo, jam tute sufiæe montras øian personon kaj nombron?

La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio æi la plej multe øuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da þancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia øi ne estas elparolata aý estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie...Tutajn jarojn devas uzi franco aý anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale þanøi tiun æi ortografion estas absolute ne eble, æar tiam grandega multo da vortoj kiuj diferencas unu de alia aý neniel, aý nur per ia apenaý rimarkebla nuanco en la elparolado, fariøus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al æiu sia litero klaran, severe difinitan kaj æiam egalan elparoladon, kaj dank'al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t.e. simple post la konatiøo kun øia plej simpla alfabeto) æiu skribos en øi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion æi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.

Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiøo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraý multe da aliaj ekzemploj, æar sur æiu paþo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacila1/4ojn kaj konfuza1/4ojn, kiuj en lingvo arta estas aý tute el1/4etitaj kiel superflua balasto, aý alkondukitaj al ia unu aý du mallongaj vortetoj aý reguloj, sen ia eæ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riæeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio æi, sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn æiu povas bonege ellerni en la daýro de duonhoro! Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio æi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certa, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu æi lingvo ian gramatikan aý ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da vortoj, - vi ja tiam sentus vin feliæa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj la plej enuan parton de la laboro vi jam pasis... Æu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingos tion æi jam post duonhoro da laborado!

Sekve se Esperanto havus eæ nur tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t.e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri øi, ke øi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol æiu lingvo natura. Sed per tio æi ne finiøas ankoraý la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi eæ tie æi renkontos ankoraý grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonas lerni; æar sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaýe, kaj sen ia lernado, scius ankaý øian adjektivon kaj øian adverbon kaj øian verbon k.t.p., dum en æiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por æiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi æian vorton kun æia prepozicio kaj kun æia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aý alia kunigo de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj æi naturaj vortfaraj oportuna1/4oj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en øi ankoraý apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiujn enkondukas grandegan ekonomion æe la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas øiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte kontraýan ("bona" bon - "malbona" mauvais), - sekve sciante la vortojn "bona, mola, varma, larøa, supre, ami, estimi k.t.p., vi jam mem povas fari la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallarøa, malsupre, malami, malestimi" k.t.p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson ("patro" père - "patrino" mère), - sekve sciante la vortojn "patro, frato, onklo, fianæo, bovo, koko" k.t.p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fianæino, bovino, kokino" k.t.p.; la sufikso "il" signifas ilon ("tranæi" trancher - "tranæilo" couteau), - sekve sciante la vortojn "tranæi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi" k.t.p., vi jam mem scias la vortojn "tranæilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k.t.p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo ekzistas ankoraý multaj aliaj.

Rememoru do nun æion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenaý 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio æi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun æi grandegan facilecon de arta lingvo, æar ni al øi poste ankoraý revenos.

2) La dua distingiøa eco de lingvo arta estas øia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riæeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion æi ankoraý antaý la apero de la unua arta lingvo antaývidis kaj antaýdiris æiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu æi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke æia eæ plej supra1/4a konatiøo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volnej, Ampère, Max Müller k.t.p., - sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseýdoinstruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi æion nur per la sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion æi komprenos æiu mem, se li konsideros la jenon: Æia lingvo natura konstruiøadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li aýdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie æi havis ian forton. Æian esprimon, kiun vi multajn fojon aýdis, vi povas uzi, kaj æian esprimon, kiun vi ankoraý neniam aýdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en æia lingvo natura sur æiu paþo renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprena1/4o, sed... vi ne havas la eblon esprimi øin per buþa vorto kaj devas tial al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprena1/4o, kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprena1/4o, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tola1/4o sin okupas ordinare virinoj, vi en æiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprena1/4o "lavistino"; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tola1/4o, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, æar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tola1/4o, vi neniam aýdis! Je kuracado øis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aý virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne troviøis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj kaj kiam vi ankoraý el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k.t.p. - tio æi estas jam tute ne ebla! En æiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aý alian sekson, tiun aý alian kazon, tiun aý alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aý alian gradon de komparado, tiun aý alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aý alian tempon, personon, modon, k.t.p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k.t.p. Æar, ni ripetas, æiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" aý "oni tiel ne parolas"; sekve æian komprena1/4on, kiu naskiøas en via cerbo, sed por kiu vi øis nun vortan esprimon ne aýdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leøoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de "tia vorto ne havas tiajn formojn aý ne permesas tiajn ideajn kuniøojn" - en lingvo arta estas tute neeblaj. Supozu ekzemple, ke morgaý viro ricevas la eblon naski infanojn aý nutri ilin per siaj mamoj, - kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, æar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaý iu elektas al si ian novan eæ la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, - por li tuj ekzistas preta vorto, æar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, øi donas al vi jam la eblon esprimi æian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.

Krom tio ne forgesu, ke la perfektiøado de lingvo arta estas ebla øis senfineco, æar æiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, æian mankon, kiu povus troviøi en øi, øi havas la rajton plibonigi kaj þanøi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, æar tiam lingvo natura transformiøus jam en artan.

Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibona1/4oj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraý aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la malbona1/4oj de lingvo arta. Kiu eæ malmulte konatiøis kun lingvo arta kaj havas sufiæe da kuraøo por kredi tion, kion li vidas, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn. Æiu el vi, vere havis la okazon aýdi tre multajn atakojn kontraý lingvo arta; sed kontraý æiuj tiuj æi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: æiuj ili eliras el la buþo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam øin eæ vidis, - ne sole ne vidis kaj esploris, sed eæ neniam logike enpensiøis pri øia esenco, kaj anstataý elpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde 1/4etadi dekstren kaj maldekstren laýtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili nur iom konatiøus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, eæ tute ne konatiøante kun la lingvo, simple ekpensus pri øi teorie, ili ekvidus, ke æiuj iliaj frazoj ne havas eæ la plej malgrandan fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo æiuj domoj estas konstruitaj el papero, kaj ke æiuj homoj tie estas sen manoj kaj piedoj, - li povas imponi per tio æi al la amaso, kiu æiun vorton elparolitan per aýtoritata tono de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaýe rilatos al tiuj æi vortoj tre kritike, æar jam en sia saøo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj æi frazoj; kaj kiam æe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li konvinkiøos, ke æiuj frazoj, kiujn li aýdis, estas la plej absoluta sensenca1/4o. Tiel estas ankaý kun lingvo arta: anstataý blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj æi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas eæ la plej malgrandan fundamenton; kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraý nesufiæa, tiam iru simple kaj rigardu, 1/4etu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatiøu kun la konstruo de tiu æi lingvo, profundiøu iom en øian jam tre riæan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur æiu paþo sin trovas antaý via nazo, - kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensenca1/4o sin trovas en æiuj tiuj frazoj, kiujn vi aýdadis kontraý lingvo arta. Vi aýdis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzista1/4o ne povas esti kreita en la retorto de kemiistoj"; tiu æi frazo sonas tiel bele kaj "saøe", ke por la grandega plimulto da homoj øi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infana1/4o. Kaj tamen se tiuj æi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon "kial?" - tiam tiu æi laýta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj æian sencon, æar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu æi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas eæ la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankaý kontraý la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontraý la arta veturado per helpo de vaporo aý velocipedo, kaj kontraý nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun æi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas æiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo... Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi æesos regi super la spiritoj de la homoj!

Vi aýdis, ke arta lingvo estas neebla, ke en øi homoj ne komprenados unu alian, ke æiu popolo uzados øin alie, ke en øi oni nenion povas esprimi, k.t.p., k.t.p. Se ni turnos atenton, ke æio tio æi estas aferoj, kiujn æe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo æiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke æiuj tiuj æi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aýtoritata tono, sed pro la aplaýdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj 1/4etadi koton sur la aferon nur tial, ke øi estas nova kaj ankoraý ne moda, - tiam æiuj tiuj æi frazoj montriøas jam ne sole ridindaj, sed rekte indignigaj. Anstataý blinde 1/4etadi frazojn, iru kaj rigardu, - kaj tiam vi vidos, ke æiuj viaj vortoj estas simple senceremonia mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si uzas øin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej precize, kiel skribe, tiel ankaý buþe; ke homoj de æiuj nacioj uzas øin tute egale; øia jam tre riæa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke æiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en øi en la plej bona maniero... Anstataý blinde babiladi diversan teorian sensenca1/4on, iru kaj rigardu la faktojn, la longe ekzistantajn, de æiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn, - kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraý enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas abolute neniaj.

Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu æi æapitro, t.e. ni prezentu al ni, ke kolektiøis kongreso el reprezentantoj de æiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaývidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eæ kun plena certeco kaj precizeco.

El æio, kion ni supre diris pri grandegaj plibona1/4oj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliæe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de æio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en æiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie æi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaý la tute natura timo de æiu nacio jam simple pro sia ekzistado: æar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaý ricevos tian grandegan superforton super æiuj aliaj popoloj, ke øi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni supozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion æi, aý ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, - kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviøon. Æiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraý pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaý iom funda ellernado de øi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu æi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion æi montras al ni ne sole la logiko, sed tion æi jam longe okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de æiuj registaroj kiel internacia, kaj jam de longe en la gimnazioj en æiuj landoj laý ordono de la registaroj la junularo devigite dediæas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu æi lingvo, - kaj tamen æu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj eæ efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido eæ de plej aýtoritata kongreso iam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiu øi havis en la mezaj centjaroj: tiam ne sole por øia internacieco, sed eæ por øia absoluta reøado unuanime staris æiuj registaroj, la tuta societo, la tuta æiopova eklezio, kaj eæ la vivo mem, tiam øi prezentis la fundamenton de æia scienco kaj de æia scio, tiam al øi estis dediæata la pli granda parto de la vivo, øi elpuþis per si æiujn lingvojn patrajn, øi estis ellernata kaj prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi sin, - kaj tamen malgraý æio la lingvo ne sole falis, sed eæ en sia plej bona tempo øi estis kaj povis esti nur apartena1/4o de la elektitaj klasoj de la societo! Dume en okazo de elekto de lingvo arta øin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, æiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riæaj, sed eæ la plej malriæaj kaj senkleraj vilaøanoj.

Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaý la lingvoj naturaj en æiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaøa1/4o, kiel ekzemple sendi ion de Parizo Peterburgon per æevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion æi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni eæ supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke øi tamen faros tian absurdan elekton, tiu æi elekto per la forto de cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos ne solvita tiel longe, øis pli aý malpli frue kolektiøos nova kongreso kaj elektos lingvon artan.

Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome: lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.

 

 

Revisado: 19 de Abril de 1998.
Eduardo Andrade Coelho
Copyright (c) 1998, Grupo Esperantista de Viçosa.