Paøo II
Æu lingvo internacia estas bezona? Tiu æi demando per sia naiveco elvokos ridon æe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple æe la demando "æu poþto estas bezona"? La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun æi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun æi demandon dank'al tio, ke ekzistas ankoraý multe da homoj, kiuj respondas je tiu æi demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj æi homoj elmetas, estas sekvanta: "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliæo por la homaro, se en unu bela tago montriøus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu æiuhoma familio kun unu æiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio æi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn æi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaý alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed øi neniel intencas enmiksiøi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poþto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikiøadi, minacas neniigi la buþajn interparoladojn inter la homoj! "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke fariøos iam kunfluiøo de la homoj en una æiuhoman popolon, en tiu æi "malfeliæo" (kiel nomos øin la naciaj þovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiøintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antaýe estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluiøo ne naskiøos æe la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe ne volos altrudi al la homoj tian unuiøon. Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco aý ne dezirindeco de nacia þovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti eæ la plej varmega blinda þovinismo; æar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia þovinismo estas tia sama kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio: æu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciproka komunikiøoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado patriota) minacas per io al la amo familia? Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraýe, øi sendube devas konduki al ilia granda fortiøado kaj plena ekflorado: dank'al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedas perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpuþiøante unuj kun la aliaj, æiam pli kaj pli konfuziøas, kripliøas kaj perdas sian naturan riæecon kaj æarmon; sed kiam æiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankoraý tre facilan), æiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon funde, kaj æiu lingvo, liberiøinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola æiujn fortojn de sia popolo, disvolviøos baldaý plej potence kaj brile.
La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiøos al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos æiujn aliajn popolojn, dank'al la grandega superforto, kiun øi ricevos super æiuj aliaj popoloj. Tiu æi motivo estas ne tute senfundamenta; sed øi povas esti elmetita nur kontraý tia aý alia nepripensita kaj maløusta formo de lingvo internacia. Tiu æi motivo kompreneble perdas æian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neýtrala lingvo , kiel ni malsupre montros.
Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aý neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu æi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro, kaj ni esceptos ian kriantan erarpaþon en la elekto de la lingvo, æiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti eæ la plej malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por æiu, ke pri tio æi ni propre ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio æi, se eæ simple pro pleneco de nia analizo.
Æu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super æiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laý tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interþanøadon de pensoj. Kio estus kun ni, fieraj reøoj de la mondo, se ni ne povus lingve komunikiøadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon æiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataý faradi uzon - dank'al interþanøo de pensoj - de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreita¼oj? Ni tiam eæ per unu plej malgranda þtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin æirkaýas kaj kiuj estas tiel sensaøaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon interþanøadi la pensojn, - kaj ni restos tiuj samaj reøoj de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektiøados; sed donu al æiu el ni eæ centon da manoj, donu al ni eæ centon da diversaj øis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de interþanøado de pensoj - kaj ni restos sensaøaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de interþanøo de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la interþanøadon de pensoj plena, kaj dank'al kiu ne sole A havus la eblon kompreniøadi kun B, C kun D, E kun F, sed æiu el ili povus kompreniøadi kun æiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de æiu nacio en la lingvojn de æiuj aliaj nacioj; sed tio æi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj tamen malgraý æio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun riæaj provizoj de diversaj pensoj por æiu el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam æio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun æi unu neýtralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu æi lingvo, kaj æiuj produktoj de homa spirito fariøus akireblaj por æiu el ni. Por la perfektigado de tiu aý alia branæo de la homaj scioj ni aranøas sur æiu paþo internaciajn kongresojn, - sed kian mizeran rolon ili ludas kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion aýdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la scienco esta vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni povas dediæi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu æi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se dank'al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dediæatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediæi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel alte tiam leviøus la homaro!...
Sed ni ne parolos plu pri tiu æi punkto, æar kial ajn æiu el niaj aýskultantoj rilatus al tiu aý alia formo de lingvo internacia, ni dubas, æu troviøos inter ili eæ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo. Sed æar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare þajnas ke se ili ne aprobas tiun aý alian formon de la ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute, - tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas æiun el la estimataj aýskultantoj antaý æio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute - se tia estus enkondukita - li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu æi konkludo vi konsentas, nome:
La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniøadi inter si la homoj de æiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.
Revisado: 23 de Março de 2000.
Eduardo Andrade Coelho
Copyright © 1998, Grupo Esperantista de Viçosa.