Paøo I
Æiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas æiam tiun saman sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eæ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaøajn, aý fine eæ rekte kiel homojn malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je æia plej sencela kaj senutila sensenca¼o, se øi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, øuas ne sole æiujn bonojn de la vivo, sed ankaý la honoran nomon de "instruituloj" aý "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaøa¼oj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaý iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu æiam iras kiel anaro da þafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eæ por unu minuto ne faras al si la demandon, æu ekzistas eæ guto da senco kaj logiko en æiuj tiuj æi "spritaj" mokoj. Pri tiuj æi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaý A kaj B kaj C, kaj æiu el ili timas enpensiøi serioze eæ unu minuton pri la mokata ideo, æar li "scias antaýe", ke "øi krom malsaøa¼o enhavas ja nenion", kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj malsaøuloj", se li eæ en la daýro de unu minuto provas rilati serioze al tiu æi malsaøa¼o. La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaøaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj".
Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro fariøis pli riæa per unu nova grava akiro kaj eltiras el øi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj þanøiøas. La jam fortiøinta nova afero þajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen øi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraý la dirita ideo la samtempuloj de øia naskiøo, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke æion tion æi elpensis la historio-skribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. "Æu efektive", ili diras, "la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Æu efektive ekzistis homoj, kiuj elpaþadis kontraý la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraýparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: "sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensenca¼on, kies rebato sin trovas ja tuj antaý via nazo!" Absolute nekredeble! La historiistoj certe trograndigas!".
Legu la historion de naskiøo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de enkonduko de fervojoj k.t.p., k.t.p. Æie tute tio sama."Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu". (Estas malnova historio sed øi estas æiam nova). La lumo aperas kiel necesa bezonata¼o al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj øi tranæas la okulojn kaj ili penas estingi øin.
La ideo de Kolumbo, ke "devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon", þajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas krei, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al æia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaý de okcidento, kaj ke en tiu æi ne esplorita okcidento povas eble troviøi ne konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontraýparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Eýropo veturis, sekve øi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion æi fari, ke la þipoj malleviøados malsupren kaj ne povos returne leviøadi supren... k.t.p. - ni kontraývole demandas nin, kiamaniere homoj maturaøaj povis paroli tiajn sensenca¼ojn, pro kiuj en nia tempo ruøiøus æia infano. Kaj tamen en tiu tempo øuste tiuj æi naivaj kontraýparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infana¼o, kiu estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj øian uzeblecon, þajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontraýparoli kontraý øi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj eæ tiam, kiam fine prosperis atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eýropo instruitaj homoj kaj eæ tutaj instruitaj korporacioj, anstataý simple ekrigardi kaj konvinkiøi, skribadis ankoraý profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke øi estas ne ebla, ke øi estas malutila k.t.p. Kio tio æi estas? ni demandas nin; æu tio æi estis ia æiuhoma epidemia idioteco? æu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Æiuj tiuj æi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontraýparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble þajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank'al la natura spirita inercio de æiu el ni, ili aý tute ne volis prijuøi la naskiøantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sanosubtenanta ridado, aý alpaþadis al la prijuøado kun antaýe jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj æiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaýe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj æi argumentoj, kaj kontraý la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj æi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, "pri kio æiuj ja scias, ke øi estas neebla", devis þajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun þajnas iliaj tiamaj kontraýparoloj.
Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj þajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj þajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen øi, - al tiaj ideoj apartenas ankaý la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikiøoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj æi reøoj de la tero, tiuj æi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj æi duon-dioj, en la daýro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne volos krei. "Por tio æi oni ja bezonis nenian supernaturan forton, ili diros; æiu el tiuj æi homoj posedis ja kolekton da kondiæaj sonoj, per kiuj li tute precize kompreniøadis kun siaj plej proksimaj najbaroj, - kiel do ne venis al ili en la kapon konsentiøi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da condiæaj sonoj estu enkondukita por la reciproka kompreniøado inter æiuj, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondiæa kolekto da mezuroj, unu kondiæa alfabeto, unuj kondiæaj muzikaj signoj k.t.p.!" Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj æi homoj æiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj troviøis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj: "vi povas trovi tiujn æi ideojn plenumeblaj aý ne plenumeblaj, - sed moki ilin, eæ ne konatiøinte kun ili, estas honte, sinjoroj!".
Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili aýdos tiujn naivajn kontraýparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraý la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antaý kelke da miljaroj eble protestis kontraý la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegna¼oj) kaj ne povanta "esti kreita en kabineto", - niaj posteuloj, mokados tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreiøis blinde per si mem, aýtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte. "Øis nun ne estis, sekve ne povas esti!" -. "Kiel mi povas kredi", diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaý ilia nazo tia lingvo jam ekzistis, havis jam riæan literaturon kaj bonege plenumadis jam en la praktiko æiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj æi sinjoroj, anstataý babiladi æiam teorian sensenca¼on, bezonis, nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi! Æu estas eble, ke homoj maturaøaj parolus æiam frazistan sensenca¼on pri la diferenco de la voæaj organoj æe la popoloj, kiam æiu infano vidis sur æiu paþo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!" Kaj la instruanto respondos: "øi estas efektive nekredebla, kaj tamen øi tiel estis!"
Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe tie aý aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por øiaj batalantoj. Sed tiuj æi artikoloj estas ankoraý senkuraøaj, kvazaý la aýtoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj æi senkuraøaj voæoj perdiøas en la laýtega ¶oro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias la plej laýte, kaj opiniadi æiun mokanton saøulo, æiun atakanton bravulo kaj æiun atakaton kulpulo, æiam ankoraý rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun æi publikon konvinki ni ne entreprenas, æar æiuj niaj vortoj pereus vane. Øin konvinkos nur la tempo. Morgaý øi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu øi hodiaý super¼etas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun juøo memstara, sed sub la influo de diversaj aýditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentiøas per konstantaj duboj. Por ili ni tie æi analizos la demandon, æu efektive ni, amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj æu minacas al ni la danøero, ke æiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontraýuloj, aý ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota.
Ni scias, estimataj aýskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da laýtaj aýtoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaý-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke æion tion æi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun laýtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj aýtoritataj scienculoj. kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie æi forlasos æian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aý Johano, sed pripensu mem. Se niaj argumentoj estas øustaj, akceptu ilin, - se ili estas maløustaj, for¼etu ilin, se eæ miloj da laýtaj nomoj starus post ili.
Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn:
Æu lingvo internacia estus bezona;
Æu øi estas ebla en principo;
Æu ekzistas espero, ke øi efektive estos enkondukita praktike;
Kiam kaj kiamaniere tio æi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita;
Æu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aý ni agas ankoraý blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraý sin teni flanke de ni, øis "la afero klariøos".
Revisado: 23 de Março de 2000.
Eduardo Andrade Coelho
Copyright © 1998, Grupo Esperantista de Viçosa.